Novaĵoj (Majo 18)

(GMT+08:00) 2017-05-18 18:12:36     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina kaj argentina ŝtatestroj konsentis antaŭenigi ampleksan strategian partnerecon; ĉina delegito alvokas doni pli da atentoj kaj subtenoj al Somalio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta argentina prezidento Mauricio Macri. La du ŝtatestroj konsentis vastigi reciprokprofitan amikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj por plua disvolviĝo.

Xi montris, ke ĉi-jare estas la 45a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Argentino. Plifortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Argentino, membroj de G20 kaj gravaj novaj merkatoj, ne nur konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ utilas al prospero kaj stabileco de la mondo.

Macri varme gratulis Ĉinion pro la plensukcesa okazigo de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Li diris, ke Argentino klopodas akceli disvolvadon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj, persistas en la politiko de unu Ĉinio, kaj volas antaŭenigi duflankan reciprokprofitan kunlaboron surbaze de respekto kaj reciproka konfido, akceli interkomprenon inter la du popoloj kaj pliigi komunajn konsentojn.

Prezidanto Xi merkrede promesis fortigi praktikan kunlaboron kun Kamboĝo kaj efektivigi planojn kaj projektojn por antaŭenigi la iniciaton de la Zono kaj Vojo.

Xi diris al vizitanta kamboĝa ĉefministro Hun Sen, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Kamboĝo kaj volas fortigi la ampleksan strategian kunlaboron kaj kontribui al regionaj paco kaj prospero.

Xi vokis ambaŭ flankojn fortigi praktikan kunlaboron kaj efektivigi planojn kaj projektojn por antaŭenigi konstruadon de la Zono kaj Vojo, precipe en kunlaboro de produktkapablo kaj investo. Xi diris, ke ambaŭ landoj devas fortigi la interligon inter siaj ekonomioj kaj kunlabori en komerco, leĝ-plenumo, sekureco, bato kontraŭ terorismo kaj retaj krimoj kaj disvolvi interpopolajn interŝanĝojn en turismo, kulturo kaj edukado.

Hun Sen diris, ke Kamboĝo pretas labori kun Ĉinio por solidigi la tradician amikecon kaj la ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro. Li alvokis la du landojn grandigi praktikan kunlaboron en evoluigo, malriĉec-redukto, sano, sekureco kaj bato kontraŭ translandaj krimoj kaj fortigi kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Prezidanto Xi merkrede sendis gratulan leteron al la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj okaze de la 40a datreveno de ĝia fondiĝo. En la letero, Xi diris, ke nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, li varme gratulas la akademion kaj sincere salutas ĉiujn sciencistojn de la akademio.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris merkrede, ke Somalio havas longan vojon por realigi longedaŭran pacon, sekurecon, kaj ekonomian disvolviĝon. La internacia komunumo devas doni pli da atentoj kaj subtenoj al la lando.

En la publika kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri Somalio, Wu diris, ke Somalio alfrontas seriozan defion en politiko, sekureco, ekonomio, humanitaro kaj aliaj kampoj. Nun mankas manĝaĵoj al 6,2 milionoj da homoj en Somalio, kaj preskaŭ 3 milionoj da homoj bezonas urĝan nutraĵan helpon.

La franca prezidentejo merkrede posttagmeze anoncis la novan registaron estratan de konservativa parlamentano Édouard Philippe, kiu estis nomumita kiel ĉefministro fare de prezidento Emmanuel Macron lunde.

En la konsisto de sia unua kabineto, la nova ŝtatestro miksis nebone konatajn figurojn kun aliaj el la politikaj ĉeffluoj, finante la kelkdek-jaran dekstra-maldekstran dividon.

Socialisma veterano Gerard Collomb, urbestro de Liono, estis nomumita kiel ministro pri internaj aferoj, kaj centrula politikisto François Bayrou estis nomumita kiel ministro pri justico. La du viroj estis subtenantoj de Macron dum elektkampanjo.

El la eksiĝinta socialisma registaro, Jean-Yves le Drian, eksa ministro pri defendo kaj proksima aliancano de eksa prezidento François Hollande, fariĝis la sola postvivanto. Li gvidos eŭropajn kaj eksterlandajn aferojn.

Oficialuloj el la Eŭropa Komisiono kaj usona delegacio estrata de vicsekretario pri hejmlanda sekureco okazigis intertraktadon merkrede en Bruselo. La du flankoj reasertis la promeson pri strikta kunlaboro en aviada sekureco.

Komuna deklaro publikigita de la Eŭropa Komisiono kaj la usona Departemento de Hejmlanda Sekureco diris, ke en la kunveno, la du flankoj diskutis pri gravaj minacoj al aviada sekureco kaj kontraŭrimedoj kaj interŝanĝis opiniojn pri nunaj normoj de aviada sekureco kaj pli severa sekureckontrolo de grandaj elektronikaj aparatoj en ekspedotaj pakaĵoj. Komisionano de la Eŭropa Unio pri enmigrintoj kaj internaj aferoj Avramopoulos kaj komisionano pri transporto Violeta Bulc ĉeestis la intertraktadon.

La deklaro diris, ke la du flankoj kunvenos en Vaŝingtono en la venonta semajno por diskuti pri la temo.

Venezuela diplomato diris merkrede, ke Venezuelo rifuzis la intencon de Usono meti ĝian politikan krizon en la tagordon de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Venezuela ambasadoro al UN Rafael Ramírez diris tion al raportistoj post nepublika kunveno okazigita de la Sekureca Konsilio pri la venezuela krizo. Li diris, "Ni estas ekster la tagordo de la Sekureca Konsilio, ĉar ni neniam estos minaco al paco kaj sekureco sur internacia aŭ regiona nivelo."

Konfliktoj okazis inter dekstraj kontraŭregistaraj manifestaciantoj kaj registaraj subtenantoj en Venezuelo ekde aprilo, kaj almenaŭ 43 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 600 aliaj vunditaj.

Ramírez nomis la krizon hejma afero, dirante, ke ili estas respondecaj por sia popolo kaj solvos siajn problemojn ene de la jura kadro.

La 15-membra konsilio okazigis la neformalan kunvenon laŭ la peto de usona ambasadoro al UN Nikki Haley, kiu opinias, ke la Sekureca Konsilio devas observi la situacion en Venezuelo, kiu estas proksima al humaneca krizo.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro postulis novan konstitucion por venki la politikan krizon de la lando. La registaro estas en la procezo de formado de konstitucia asembleo por redakti la dokumenton. Tamen, la opozicia koalicio, kiu petas la registaron fruigi elektojn, rifuzis tion por prokrasto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin