Medicina dieto de Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-05-19 17:42:52     Redaktoro:Shanshan

La ĉi tie parolataj medicinaj manĝaĵoj ne estas simpla miksaĵo el manĝaĵoj kaj kuraciloj, sed apartaj manĝaĵoj faritaj, surbaze de dialektika teorio de la ĉina medicino, el drogoj, manĝaĵoj kaj spicoj, kiuj estas ne nur efikaj por prevento kaj kuracado de malsano, sed ankaŭ utilaj al la sano kaj vivlongigo, estiel bongustaj manĝaĵoj.

La historio de la medicinaj manĝaĵoj estas tre longa. Jam en la antikveco cirkulis legendo, ke Shennong, kreinto de agrikulturo kaj medicino en Ĉinio, prove testis diversajn herbojn. Tio montris, ke en la prahistoria antikveco la ĉina nacio faris esploradon pri efiko de manĝaĵoj kaj drogherboj, tial estis doktrino pri la komuna origino de kuraciloj kaj manĝaĵoj. En Zhou-dinastio (11-a jc. – 256 a.K.) la palacaj kuracistoj estis 4-kategoriaj, el kiuj estas kuracisto, kiu zorgis ekskluzive pri sanprotektado de la suvereno. En la majstra medicina verko "Huangdi Neijing" farita en la periodo de Militantaj Regnoj(475-221 a.K.) legiĝas kelkaj receptoj de medicinaj manĝaĵoj. En alia farmacia verko "Shennong Bencao Jing" estas notitaj multaj specoj kuracaj kaj manĝaĵaj, kiaj jujubo kaj sezamo. En la medicina verko "Pri tifo kaj aliaj komplikaj malsanoj" verkita de fama kuracisto Zhang Zhongjing de la Orienta Han-dinastio(25-220 p.K.) legiĝas pluraj receptoj de kuracaj manĝaĵoj, kiaj buljono el ĉina angeliko, zingibro kaj ŝafaĵo kaj porkhaŭta buljono, kiuj estas uzataj eĉ hodiaŭ. En la verkoj "Beiji Qianjin Yaofang" kaj "Qianjin Yifang" de Sun Simiao, fama kuracisto de Tang-dinastio (618-907), estas apartaj pecoj, kiaj "Kuracado per manĝaĵoj", "Medicinaj manĝaĵoj por maljunuloj" kun multe da receptoj. Historiaj verkoj notis, ke en la dinastioj Sui (581-618) kaj Tang Ĉinio havis pli ol 60 specialajn verkojn pri medicinaj manĝaĵoj. Bedaŭrinde, multaj el ili jam perdiĝis. "Shiliao Bencao" verkita de Meng Shen kun plej fruaj receptoj de medicinaj manĝaĵoj estas tre influa por la sekvantaj dinastioj.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin