Medicina dieto de Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-05-19 17:41:45     Redaktoro:Shanshan

En Song-dinastio (960-1279) Wang Huaiyin kaj aliaj kune kompilis "Taiping Shenghuifang", kiu enhavas multe da receptoj de kuracaj manĝaĵoj kontraŭ multaj malsanoj. "Yanglaoshou Qinshu" verkita de Chen Zhi estas la plej frua medicina verko konservata en la hodiaŭa Ĉinio, kies 70% estas receptoj de medicinaj manĝaĵoj. En ĝi legiĝas "Por kuraci siajn malsanojn, maljunuloj antaŭ ĉio devas preni medicinajn manĝaĵojn. Se tio ne efikas, ili prenu kuracilojn." La kortega kuracisto Husihui de Yuan-dinastio (1206-1368) plenumis specialan verkon pri kuracaj manĝaĵoj "Yinshan Zhengyao" kun abundo da receptoj de medicinaj manĝaĵoj. Tiu libro enhavas ankaŭ notojn ekz. pri tio, kiajn manĝaĵojn la gravedulinoj ne devas preni, kiajn manĝaĵojn la mamnutrantinoj ne devas preni kaj kiajn manĝaĵojn oni ne devas preni dum drinkado. En Ming-dinastio (1368-1644) naskiĝis granda medicinisto Li Shizhen. Li kolektis multe da receptoj de kuracaj manĝaĵoj en sia majstroverko "Bencao Gangmu", tie estas dekoj da receptoj sole pri medicinaj kaĉoj kaj eliksiroj. En Qing-dinastio (1644-1911) aperis pluraj specialaj verkoj pri medicinaj manĝaĵoj, el kiuj la plej elstara estas "Suixiju Yinshipu" verkita de Wang Shixiong, kie legiĝas pli ol 300 specoj de medicinaj manĝaĵoj, el kiuj estas cent specoj da kuracaj kaĉoj, efikaj por sanprotekto de la maljunuloj.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin