Altrangulo de UN laŭdis Ĉinion pri ĝia subteno al klimata intertraktado

(GMT+08:00) 2017-05-19 14:18:41     Redaktoro:Yu

Patricia Espinosa, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, diris ĵaŭde, ke la ĉina delegacio subtenas la laboron de la sekretariejo de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo per tre konstruema sinteno dum la nova intertraktado pri la kadra konvencio en Bonno. Samtempe ŝi vokis ĉiujn partiojn de la konvencio resti fidelaj al siaj promesoj kaj konservi la konvencion.

Espinosa laŭdis la klopodojn faritajn de la ĉina delegacio dum la pasintaj kelkaj tagoj, dirante, ke ili apogis la sekretariejon de la kadra konvencio kaj la intertraktadon per tre konstruema sinteno.

Ŝi menciis specife la paroladon de ĉina prezidanto Xi Jinping en la Monda Ekonomia Forumo en Davos en januaro, en kiu Xi vokis ĉiujn subskribintojn sekvi la Parizan Interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin