Esenca progreso de klimata intertraktado de UN

(GMT+08:00) 2017-05-19 14:33:09     Redaktoro:Yu

Ĉi-jare la unua intertraktado de la UN pri klimatŝanĝiĝo finiĝis ĵaŭde en la germana urbo Bonno. Lu Xinming, estro de la ĉina delegacio por la intertraktado, diris tiutage dum intervjuo, ke ĝenerale la intertraktado atingis la atenditan rezulton kaj faris esenca paŝon.

Lu diris, ke la Pariza Interkonsento, kiu validiĝis en novembro de 2016, faris aranĝojn pri la agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo post 2020, kaj ĉi-foja intertraktado estis okazigita ĉirkaŭ la detalaj reguloj pri efektivigo de la interkonsento kaj atingis unuan konsenton, kaj laŭ li, tio skizis la regulojn pri efektivigo de la interkonsento.

Lu aldonis, ke kvankam estis la unua konsento en intertraktado, tamen restis diferencoj, precipe pri distingo de respondecoj kaj devoj inter evluintaj kaj evluantaj landoj kaj ampleksa kaj ekvilibra antaŭenigo de diversaj diskuttemoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin