Ĉina delegito alvokas por efektivigo de Interkonsento de Dayton

(GMT+08:00) 2017-05-19 14:34:45     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito vokis la bosnio-hercegovinan popolon de ĉiuj etnaj grupoj firmigi la politikan procezon kaj atingojn de socia konstruado, solvi malkonsentojn per dialogo kaj konsiliĝo kaj komplete efektivigi la Interkonsenton de Dayton.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, faris la alvokon en publika kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri Bosnio-Hercegovino. Wu diris, ke Ĉinio respektas la sendependecon, suverenecon, nacian unuecon kaj teritorian integrecon de Bosnio-Hercegovino kaj la elekton faritan de la bosnio-hercegovina popolo por la estonteco de la lando kaj subtenas harmonian kunekziston kaj komunan disvolvadon de ĉiuj etnaj grupoj en la lando. Li aldonis, ke la ĉina flanko bonvenigas la klopodojn faritajn de Bosnio-Hercegovino por nacia repaciĝo, ekonomisocia disvolvado kaj ĵurŝtata konstruado.

Wu diris, ke Ĉinio rimarkis la defiojn alfrontatajn de Bosnio-Hercegovino en konservado de nacia stabileco kaj akcelado de socia disvolvado kaj esperas, ke la bosnio-hercegovina popolo de ĉiuj etnaj grupoj firmigos la politikan procezon kaj atingojn de socia konstruado, solvos malkonsentojn per dialogo kaj konsiliĝo kaj komplete efektivigos la Interkonsenton de Dayton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin