Ĉinio kaj membroj de ASOAL akordiĝis pri kadro de kondutokodo

(GMT+08:00) 2017-05-19 14:35:47     Redaktoro:Yu

Altrangaj oficistoj el Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ĵaŭde konsentis pri kadro de la Kondutokodo en la Suda Ĉina Maro.

La konsento estis atingita dum la 14a kunveno de altrangaj oficialuloj pri la efektivigo de la Deklaracio pri la Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro.

La kunveno, kunprezidita de ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Liu Zhenmin kaj singapura konstanta sekretario por eksterlandaj aferoj Chee Wee Kiong, estis okazigita antaŭ la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj la Asocio en julio.

Liu diris en la gazetara konferenco post la kunveno, ke la kadro estis aprobita pli frue ol la planita, kaj laŭ la laborplano, Ĉinio kaj la membroj de la Asocio, espereble finos konsiliĝon pri la projekto de la kadro de la kondutokodo en la unua duono de ĉi tiu jaro.

Liu aldonis, ke la kadro, kiu reprezentas rezulton de ŝlosila fazo en la tuta procezo de la intertraktado pri la Kondutokodo, metis firman fundamenton por plua intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin