Prezidanto Xi urĝis venigi ĉina-sudkoreajn rilatojn al normala vojo

(GMT+08:00) 2017-05-19 14:50:13     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke Ĉinio volas labori kun Sud-Koreio por revenigi duflankajn rilatojn al la normala vojo.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Lee Hae-chan, kiu vizitas Ĉinion de ĵaŭdo al sabato kiel la speciala sendito de sud-korea prezidento Moon Jae-in.

Xi diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Sud-Koreio kaj volas labori kun la sud-korea flanko por defendi la atingojn akiritajn en la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Li vokis ambaŭ flankojn firmigi la reciprokan politikan konfidon, konvene trakti diverĝon surbaze de reciproka kompreno kaj reciproka respekto kaj revenigi la duflankajn rilatojn al la normala vojo en frua dato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin