Yang Jiechi telephone komunikiĝis kun Rex Tillerson

(GMT+08:00) 2017-05-20 14:36:34     Redaktoro:Li

Sabate Yang Jiechi, membro de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, invitite komunikiĝis kun usona Ŝtata Sekretario Rex Tillerson per telefono.

Yang diris, ke post la intervidiĝo de la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump en la Mar-a-Lago en Usono, kaj gvidante sub la du ŝtatestraj interkonsentoj, la ĉina-usonaj rilatoj akiris novajn kaj pozitivajn disvolvojn. En la venonta periodo, la duflankoj devas daŭre realigi la interkonsentojn de la du ŝtatestroj, garantii interkomunikadojn de ĉiuj niveloj, antaŭenpuŝi la efektigadon de la centtaga plano pri ekonomiaj kunlaboroj, vastigi ĉiujn kampajn kunlaborojn kaj fortigi intertraktadojn pri internaciaj regionaj problemoj.

Tillerson diris, ke Usono volas fortigi intertraktadojn kun Ĉinio kaj bone prepari la unuan usona-ĉinan diplomatian sekurecan interparolon.

La duflankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la problemoj de la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin