Trump komencis sian unuafojan viziton

(GMT+08:00) 2017-05-21 15:05:11     Redaktoro:Xiong

La 20an de majo la usona prezidento Donald Trumpo, veturante en sia speciala aviadilo, atingis la flughavenon en Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio, kaj komencis la unuafojan viziton post sia enoficiĝo.

Laŭ raporto de la saudarabia novaĵagentejo, tiutage Trump kaj la reĝo Salman okazigis al si interparoladon pri la duflankaj rilatoj kaj la situacio de Mezoriento. En la 21a de majo Trump respektive renkontiĝos kun gvidantoj el la landoj en la Persa Golfo, el la arabaj landoj kaj el la islamaj landoj. Kiel gastiganto Saud-Arabio invitis gvidantojn el 55 arabaj kaj islamaj landoj al Sand-Arabio por ĉeesti la pintkonferencon.

Post la vizito al Saud-Arabio Trump faros vojaĝon al pluraj landoj en Mezoriento kaj Eŭropo, kaj dum tio li ĉeestos la pintkonferencon de NATO en Bruselo kaj la pintkonferencon de G7 en Sicilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin