Prezidento kaj ĉefministro de Kabo-Verda respektive intervidiĝis kun Wang Yi

(GMT+08:00) 2017-05-21 16:02:20     Redaktoro:Xiong

La 20an de majo José Ulisses Correia e Silva, prezidento de Kabo-Verda, kaj Jorge Carlos Fonseca, ĉefministro de Kabo-Verda, respektive intervidiĝis kuu Wang Yi, ĉina eksterafera ministro.

Fonseca kaj Silva diris, ke Ĉinio estas bona amiko de Kabo-Verda kaj liveris grandajn subtenon kaj helpon al ĝi post ties sendependiĝo; ke en la nova situacio Kabo-Verda volas subteni kaj partopreni la konstruadon de "unu Zono kaj unu Vojo" kaj pliprofundigi la duflankan kunlaboron; kaj ke Kabo-Verda rigardas Ĉinion kiel la plej fidindan partneron de la afrikaj landoj kaj pledas por tio, ke Ĉinio ludu pli grandan rolon en la internaciaj aferoj.

Wang Yi diris, ke Kabo-Verda estas unu el la plej gravaj partneroj de Ĉinio en Afriko, kaj la tradicia amika interrilato de la du landoj estas modelo por tiuj landoj, ĉu grandaj aŭ ĉu malgrandaj, kiuj respektas kaj egale traktas unu al alian, kaj ke Ĉinio bonvenigas Kabo-Verdan aktive partopreni en la konstruado de "unu Zono kaj unu Vojo", kaj per tio Ĉinio volas kune kun Kabo-Verda pliprofundigi la duflankajn rilatojn kaj feliĉigi la dulandajn popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin