Indonezia pramo brulis kun granda perdo de homoj

(GMT+08:00) 2017-05-21 16:39:38     Redaktoro:Xiong

La 20an de majo indonezia sav-institucio konstatis, ke posttagmeze de la 19an de majo en la maro apuda al la indonezia provinco East Java okazis incendio en pramŝipo. En la akcidento kvin homoj mortis, kaj kelkdek ne estis trovitaj.

Muhammad Arifin, respondeculo de la oficejo por savado, intervjuate diris al raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, ke posttagmeze de la 19a de majo unu pramon, kiu, farante premadon, portis 178 pasaĝerojn kaj kelkdek aŭtojn, trafis incendio survoje de Surabaya de la provinco East Java al Balikpapan de la provinco East Kalimantan. La incendion oni ne povis sufoki, kaj tiele la ŝipestro postulis, ke la pasaĝeroj forlasu la ŝipon kaj savu sin per sav-boatetoj.

Arifin diris, ke savistoj jam trovis 5 kadavrojn kaj sukcese savis 137 homojn. Koncerna institucio nun estas ekzamenanta la liston de la pasaĝeroj kaj la nombron de la malaperintoj, kaj la savado ankoraŭ intense iras.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin