Shir Mohammad, respondeculo de sanitara departemento de la provinco Paktia, diris al raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, ke je dek minutoj antaŭ la 13a horo laŭ la loka tempo kvin homoj – oni supozas – faris la atakon, krom unu, kiu mortis surloke pro sinmortiga eksplodigo, ĉiuj aliaj estis pafmortigitaj de sekurigistoj dum la interbatalo.
En tiu tago la afgana prezidento Hamid Karzai esprimis en la socia retejo Tŭitero sian kondamnon al la atako. Li diris, ke la ago estas hontinda.