Por ke la ĉina-irana rilato akiru pli grandan progreson

(GMT+08:00) 2017-05-22 20:59:21     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 22a de majo Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio gratulas, ke Hassan Rouhani estas reelektita kiel irana prezidento, kaj esperas, ke Ĉinio kaj Irano kune penos, por ke la dulandaj rilatoj akiru pli grandan progreson.

Hua Chunying diris: "Prezidanto Xi Jinping jam adresis gratulon al Hassan Rouhani pro lia reelektiĝo. Xi mesaĝas, ke en la pasintaj kvar jaroj, sub la gvidado de prezidento Rouhani, Irano akiris novajn atingojn en la socia kaj ekonomia disvolviĝado, kaj sub la komuna klopodado de la du flankoj la rilatoj inter Ĉinio kaj Irano evoluas en bona tendenco. Xi rimarkigas, ke li rigardas tre grava la disvolvadon de la dulandaj rilatoj kaj volas kune kun la irana prezidento akceli la ĉina-iranan plenampleksan strategian partnerecon pli antaŭen."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin