Leĝdonaj institucioj de Ĉinio kaj Filipinoj volas striktigi interŝanĝojn

(GMT+08:00) 2017-05-22 11:53:01     Redaktoro:Yu

Vendrede en Pekino, Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, okazigis intertraktadon kun Pantaleon Alvarez, prezidanto de la filipina Ĉambro de Reprezentantoj.

Zhang diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj komunikiĝis mil jarojn, amikeco kaj kunlaboro ĉiam estis la ĉefaĵoj de la duflankaj rilatoj. En la lasta jaro prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Rodrigo Duterte atingis gravan konsenton pri plibonigo kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj, kaj pro tio la rilatoj ĉiuflanke pliboniĝis kaj kunlaboro eniris novan periodon. Zhang akcentis, ke Ĉinio volas labori kun Filipinoj por subteni reciprokan konfidon, striktigi strategian komunikadon kaj profundigi pragmatan kunlaboron. Li aldonis, ke la du flankoj devas daŭrigi la bonan tendencon de la rilatoj kaj akcepli disvolvadon de la rilatoj.

Alvarez diris, ke la grandega disvolviĝo de Ĉinio estas mirinda; Filipinoj subtenas la ĉinan iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj opinias, ke ĝi akcelos disvolviĝon kaj prosperon de aziaj landoj. Li aldonis, ke la du parlamentaj ĉambroj de Filipinoj subtenas la politikon de prezidento Duterte pri Ĉinio kaj volas preni pozitivajn rimedojn por doni leĝan garantion al pragmata kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj. La flipina Ĉambro de Reprezentantoj esperas antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio per establo de amika grupo kaj en aliaj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin