Ĉina delegacio por Monda Asembleo pri Sano reasertis principon de unu Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-05-22 17:58:58     Redaktoro:Yu
La ĉina delegacio por la 70a Monda Asembleo pri Sano dimanĉe reasertis, ke la principo de unu Ĉinio estas la kondiĉo por la partopreno de la ĉina Tajvano en la jara konferenco de la Monda Organizo pri Sano.

Dum gazetara konferenco okazigita en la tago antaŭ la malfermo de la Monda Asembleo pri Sano, la ĉina delegacio ankaŭ refutis la ekziston de breĉo en epidemia prevento, pretenditan de Tajvano.

Responde al demandoj koncernaj al Tajvano, Li Bin, estro de la ĉina delegacio kaj direktoro de la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado, diris, ke estas la tajvanaj aŭtoritatoj gvidataj de la loka Demokratia Progresema Partio, kiuj starigis la baron al la partopreno de Tajvano en la Monda Asembleo pri Sano. Ŝi reasertis la interkonsenton atingitan de la du bordoj de la tajvana markolo en 1992 kun la principo de unu Ĉinio kiel la kondiĉo de la partopreno de Tajvano.

Li diris, ke la Demokratia Progresema Partio rifuzis agnoski, ke la du flankoj de la tajvana markolo apartenas al unu Ĉinio, kaj tio subfosis la politikan bazon de la transmarkolaj rilatoj kaj kondukis la transmarkolan mekanismon de kontakto kaj komunikado al stagnado.

Ŝi rimarkigis, ke la politika bazo de la partopreno de Tajvano en la jara konferenco de la tutmonda prisana organizo jam ne ekzistas plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin