Donald Trump diskutis kun gvidantoj de golfaj landoj pri regiona sekureco

(GMT+08:00) 2017-05-22 12:41:12     Redaktoro:Pluveta

La 21an de majo en Saud-Arabio vizitanta usona prezidento Donald Trump intervidiĝis kun gvidantoj de membrolandoj de la Golfa Kunlabora Konsilio. Ili faris diskuton pri la regiona sekureca situacio kaj duflankaj rilatoj.

Laŭ raporto de novaĵ-agentejo de Saud-Arabio, tiutage Trump okazigis nepublikan kunvenon kun gvidantoj de membrolandoj de la Golfa Kunlabora Konsilio. Ili diskutis pri la sekureca minaco de la Golfo, starigo de defenda sistemo de la Golfo kaj fortigo de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Usono kaj la golfaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin