Malia ĉefministro intervidiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-05-22 13:08:01     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe laŭ la loka tempo en Bamako, komisiite de malia prezidento, ĉefministro Abdoulaye Idrissa Maïga intervidiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Maïga diris, ke Malio ĉiam tenas fratecon kun Ĉinio kaj konsideras Ĉinion kiel sian strategian partneron. Ĝi dankas Ĉinion pro la subteno kaj helpo kaj volas klopodi kun Ĉinio por efektivigi atingojn de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj striktigi komunikadon de personoj por profitigi la du popolojn.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas afrikajn landojn solvi afrikajn problemojn en sia maniero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin