Novaĵoj (Majo 23)

(GMT+08:00) 2017-05-23 16:22:47     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23a de majo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto sendis kondolencon al brita reĝino pro eksplodo en Manĉestero; ĉina batisfero Jiaolong subakviĝos en Mariana Fosego. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencan mesaĝon al brita reĝino Elizabeth II pro la eksplodo en la brita urbo Manĉestero.

En la mesaĝo, Xi esprimis profundan aflikton pro la senkulpaj viktimoj kaj sincerajn kondolencojn al la vunditoj kaj la familioj de la mortintoj.

Xi diris, ke la ĉina popolo staras firme kun la brita popolo en ĉi tiu malfacila tempo.

La brita polico konfirmis marde matene, ke 19 homoj estis mortigitaj kaj 50 aliaj vunditaj en eksplodo, kiu okazis ekster la Manĉestera Areno tuj post la fino de koncerto lunde nokte.

Floto da ambulancoj kuregis al la okazejo en la urbocentro, kaj homoj fuĝis de la okazejo. Homoj estis urĝitaj evakui la multe okupatan metrostacion Viktoria proksima al la areno, kun ĉiuj trajnoj haltigitaj. Ankaŭ la tuta regiono estis evakuita kaj grandega kordono estis starigita.

La polico diris, ke paniko okazis inter la plejpartaj junaj spektantoj pro la eksplodo, kiu okazis, kiam ili forlasis koncerton de la usona artisto Ariana Grande.

La Manĉestera Areno povas enteni ĉirkaŭ 18 000 spektantojn, sed oni ankoraŭ ne povas klare scii, kiom da homoj trafitaj de la eksplodo havis biletojn de la koncerto.

La plej freŝa deklaro de la polico diris, ke la kazo nun estas traktata kiel terorisma okazaĵo. Ili diris, ke la eksplodo okazis antaŭ la 10a horo kaj 35 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en Abiĝano, la ĉefurbo de Ebur-Bordo, ke sud-korea prezidento Moon Jae-in emfazis la gravecon de rilatoj de sia lando kun Ĉinio, urĝante Seulon preni konkretajn rimedojn por eltiri la dornon el la rilatoj kun Pekino.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco dum oficiala vizito al la okcident-afrika lando Eburbordo.

Baldaŭ post sia elektiĝo kiel prezidento, Moon Jae-in sendis Lee Hae-chan, membron de la Nacia Asembleo kaj eksan ĉefministron, al Ĉinio kiel sian specialan senditon en tiu ĉi monato.

Wang diris, ke la vizito de la altranga oficialulo reflektas la emfazon de la nova sud-korea prezidento pri Ĉinio kaj lian volon pri plibonigo de duflankaj rilatoj.

Li klarigis plu, ke la registaro de Moon Jae-in montras pretecon rekte alfronti problemojn, kiuj malhelpas rilatojn inter la du landoj, anstataŭ sin teni for de ili, kaj volas kompreni la zorgojn de Ĉinio pri protekto de leĝaj interesoj kaj fari aktivajn klopodojn por solvi la demandon pri la usona kontraŭmisila sistemo THAAD.

La ĉina kunhoma batisfero Jiaolong marde subakviĝos en la Mariana Fosego.

Ĝia patrina ŝipo Xiangyanghong 09 ekveturis al la submaraj fosegoj Yap kaj Mariano, kun Jiaolong kaj 96 sciencistoj en la 16a de majo por la tria stadio de la 38a oceana ekspedicio de Ĉinio. La ŝipo atingis la marianan regionon lunde kaj komencis provi temperaturon, salecon kaj profundon por la marda subakviĝo, la unua de la tria stadio de la ekspedicio.

Dek subakviĝoj estas planitaj por la tria stadio. La unua espereble atingos la profundon de 4 800 metroj kaj daŭros ĉirkaŭ naŭ horojn.

Xie Zhenhua, speciala reprezentanto de Ĉinio pri aferoj de klimatŝanĝiĝo, diris lunde en Berlino, ke Ĉinio preparas sian planon pri demandoj koncernaj al la efektivigo de la Pariza Interkonsento. Li akcentis, ke Ĉinio firme antaŭenigos la tutmondan procezon de klimata regado kaj klopodos kun ĉiuj rilataj partioj por fruktigi la multflankan intertraktadon.

Xie faris la rimarkojn en gazetara konferenco post la neoficiala ministra kunveno Petersbergo Klimata Dialogo, organizita de la federacia registaro de Germanio. Li diris, ke Ĉinio preparas sian planon pri demandoj koncernaj al la efektivigo de la Pariza Interkonsento por trovi plej komfortan surteriĝan punkton kaj maksimuman komunan divizoron kaj montri la principon de komuna, sed distinga respondeco.

Kong Xuanyou, asistanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Igor Morgulov, rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj, okazigis interkonsiliĝon lunde en Moskvo. Ili interŝanĝis opiniojn ĉefe pri la demando de la Korea Duoninsulo.

Ĉinio kaj Rusio donis grandan gravecon al la lastatempa streĉeco en la Korea Duoninsulo kaj unuanime opiniis, ke oni devas insisti pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo, protekti pacon kaj stabilecon de la duoninsulo kaj solvi la problemon per interkonsiliĝo kaj dialogo. La du flankoj refoje konfirmis la starpunkton malpermesi militajn agojn kaj oponi konduton, kiu povas plialtigi la streĉecon. La du flankoj alvokis ĉiujn koncernajn partiojn fari efektivajn klopodojn por mildigi la streĉecon kaj rekomenci dialogon.

Usona prezidento Donald Trump lunde alvokis Israelon disvolvi novajn rilatojn kun Saud-Arabio kaj aliaj arabaj landoj.

Trump faris la alvokon dum intertraktado kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu en Jerusalemo. Li diris, ke li ĵus atingis Israelon post vizito al Saud-Arabio, kaj li opinias, ke Saud-Arabio kaj aliaj arabaj landoj havas pozitivan sintenon al Israelo. Li urĝis Israelon disvolvi novajn rilatojn kun tiuj arabaj landoj. Netanyahu diris, ke Trump ludis grandan rolon por akceli disvolvadon de rilatoj inter Israelo kaj la araba mondo.

Tiutage Trump interparolis ankaŭ kun israela prezidento Reuven Rivlin. Li atingis Israelon matene post vizito al Saud-Arabio. Israelo estas la dua halto de lia vojaĝo. Marde li iros al la urbo Bet-Leĥemo en Cisjordanio kaj okazigos intertraktadon kun palestina prezidento Mahmoud Abbas.

Lunde irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Usono devas denove konsideri sian politikon pri Irano.

Rouhani diris en gazetara konferenco, ke la usona politiko, inkluzive de premado kaj sankcioj kontraŭ Irano, ĉiam estas malsukcesa. Li emfazis, ke pri la rilatoj kun Irano, Usono havas neniun alian elekton ol konsideri kungajnan vojon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin