Ĉinio esprimas profundan funebron al la britaj viktimoj

(GMT+08:00) 2017-05-23 19:35:28     Redaktoro:Xiong

La 23an de majo Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, esprimis sian ŝokon kaj doloron pro la eksplodo okazinta en Manĉestero, Britio, kaj profundan funebron al la viktimoj.

BBC raportis, ke vespere de la 22a de majo en stadiono en Manĉestero okazis eksplodo, kiu rezultigis morton de 22 homoj. La manĉestera polico nun faras enketadon pri la kazo. Por tio Hua Chunying diris:

"Pri la eksplodo okazinta en Manĉestero Ĉinio sentas sin grande ŝokita kaj dolora, kaj ni esprimas profundan funebron al la viktimoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj la familianoj de la pereintoj. Prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang kaj ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi  respektive sendis kondolencan mesaĝon al Britio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin