Trump vokis Israelon disvolvi novajn rilatojn kun arabaj landoj

(GMT+08:00) 2017-05-23 10:57:41     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump lunde alvokis Israelon disvolvi novajn rilatojn kun Saud-Arabio kaj aliaj arabaj landoj.

Trump faris la alvokon dum intertraktado kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu en Jerusalemo. Li diris, ke li ĵus atingis Israelon post vizito al Saud-Arabio, kaj li opinias, ke Saud-Arabio kaj aliaj arabaj landoj havas pozitivan sintenon al Israelo. Li urĝis Israelon disvolvi novajn rilatojn kun tiuj arabaj landoj. Netanyahu diris, ke Trump ludis grandan rolon por akceli disvolvadon de rilatoj inter Israelo kaj la araba mondo.

Trump diris en komuna deklaro publikigita kun Netanyahu, ke ili esperas pacon de Israelo, kaj devas esti kaptitaj multaj oportunoj antaŭ ili.

Tiutage Trump interparolis ankaŭ kun israela prezidento Reuven Rivlin. Li atingis Israelon matene post vizito al Saud-Arabio. Israelo estas la dua halto de lia vojaĝo. Marde li iros al la urbo Bet-Leĥemo en Cisjordanio kaj okazigos intertraktadon kun palestina prezidento Mahmoud Abbas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin