19 homoj mortigitaj kaj dekoj vunditaj en eksplodo ekster Manĉestera Areno

(GMT+08:00) 2017-05-23 11:28:06     Redaktoro:Yu

La polico konfirmis marde matene, ke 19 homoj estis mortigitaj kaj 50 aliaj vunditaj en eksplodo, kiu okazis ekster la Manĉestera Areno tuj post la fino de koncerto lunde nokte.

Floto da ambulancoj kuregis al la okazejo en la urbocentro, kaj homoj fuĝis de la okazejo. Homoj estis urĝitaj evakui la multe okupatan metrostacion Viktoria proksima al la areno, kun ĉiuj trajnoj haltigitaj. Ankaŭ la tuta regiono estis evakuita kaj grandega kordono estis starigita.

La polico diris, ke paniko okazis inter la plejpartaj junaj spektantoj pro la eksplodo, kiu okazis, kiam ili forlasis koncerton de la usona artisto Ariana Grande.

La Manĉestera Areno povas enteni ĉirkaŭ 18 000 spektantojn, sed oni ankoraŭ ne povas klare scii, kiom da homoj trafitaj de la eksplodo havis biletojn de la koncerto.

La plej freŝa deklaro de la polico diris, ke la kazo nun estas traktata kiel terorisma okazaĵo. Ili diris, ke la eksplodo okazis antaŭ la 10a horo kaj 35 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin