Ĉina prezidanto sendis kondolencon al brita reĝino pro eksplodo en Manĉestero

(GMT+08:00) 2017-05-23 14:48:37     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencan mesaĝon al brita reĝino Elizabeth II pro la eksplodo en la brita urbo Manĉestero.

En la mesaĝo, Xi esprimis profundan aflikton pro la senkulpaj viktimoj kaj sincerajn kondolencojn al la vunditoj kaj la familioj de la mortintoj.

Xi diris, ke la ĉina popolo staras firme kun la brita popolo en ĉi tiu malfacila tempo.

Almenaŭ 19 homoj estis mortigitaj kaj 59 aliaj vunditaj en la eksplodo, kiu okazis ekster la Manĉestera Areno tuj post la fino de koncerto lunde nokte.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin