Wang Yi urĝas Sud-Koreion eltiri dornon el pekina-seulaj rilatoj

(GMT+08:00) 2017-05-23 14:50:38     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en Abiĝano, la ĉefurbo de Ebur-Bordo, ke sud-korea prezidento Moon Jae-in emfazis la gravecon de rilatoj de sia lando kun Ĉinio, urĝante Seulon preni konkretajn rimedojn por eltiri la dornon el la rilatoj kun Pekino.

Wang faris la rimarkojn en gazetara konferenco dum oficiala vizito al la okcident-afrika lando Eburbordo.

Baldaŭ post sia elektiĝo kiel prezidento, Moon Jae-in sendis Lee Hae-chan, membron de la Nacia Asembleo kaj eksan ĉefministron, al Ĉinio kiel sian specialan senditon en tiu ĉi monato.

Wang diris, ke la vizito de la altranga oficialulo reflektas la emfazon de la nova sud-korea prezidento pri Ĉinio kaj lian volon pri plibonigo de duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke la ĉina flanko rimarkis, ke la nova sudkorea registaro faris ŝanĝojn al politiko de la lando pri Ĉinio, kaj ankaŭ la sinteno al Ĉinio estas malsama al tiu de la antaŭa registaro.

Li klarigis plu, ke la registaro de Moon Jae-in montras pretecon rekte alfronti problemojn, kiuj malhelpas rilatojn inter la du landoj, anstataŭ sin teni for de ili, kaj volas kompreni la zorgojn de Ĉinio pri protekto de leĝaj interesoj kaj fari aktivajn klopodojn por solvi la demandon pri la usona kontraŭmisila sistemo THAAD.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin