Ĉinio kaj Rusio interkonsiliĝis pri demando de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-05-23 12:38:36     Redaktoro:Pluveta

Kong Xuanyou, asistanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Igor Morgulov, rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj, okazigis interkonsiliĝon lunde en Moskvo. Ili interŝanĝis opiniojn ĉefe pri la demando de la Korea Duoninsulo.

Ĉinio kaj Rusio donis grandan gravecon al la lastatempa streĉeco en la Korea Duoninsulo kaj unuanime opiniis, ke oni devas insisti pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo, protekti pacon kaj stabilecon de la duoninsulo kaj solvi la problemon per interkonsiliĝo kaj dialogo. La du flankoj refoje konfirmis la starpunkton malpermesi militajn agojn kaj oponi konduton, kiu povas plialtigi la streĉecon. La du flankoj alvokis ĉiujn koncernajn partiojn fari efektivajn klopodojn por mildigi la streĉecon kaj rekomenci dialogon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin