Novaĵoj (Majo 24)

(GMT+08:00) 2017-05-24 17:30:36     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi emfazis seriozan kaj profundan antaŭenpuŝon de reformo; Britio publikigis nomon de suspektato pri eksplodigo en Manĉestero. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde emfazis, ke la efektivigo de eksperimentoj de reformo havas gravan signifon por la ĝenerala reformo, kaj la tuta lando devas serioze efektivigi la eksperimentojn, liberigi pensadon, serĉi la veron el faktoj, instigi homojn al esplorserĉo, kuraĝe fari praktikon kaj akumuli spertojn por akceli la ampleksan reformon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, tiutage prezidis la 35an kunvenon de la Centra Gvidgrupo por Ampleksa Profundigo de Reformo, kiun li estras.

La kunhoma batisfero Jiaolong sukcese finis la unuan subakviĝon de la 3a stadio de la 38a oceana ekspedicio de Ĉinio je 1 minuto antaŭ la 16a horo posttagmeze laŭ loka tempo norde de la Mariana Fosego. La batisfero atingis la profundon de 4 811 metroj. La subakvistoj laboris 3 horojn kaj 11 minutojn por observo kaj mezuro dum la submara restado de proksimume 9 horoj. Ili akiris specimenojn kaj faris multajn altdifinajn videaĵojn.

Chen Xinhua, ĉefsciencisto de la 3a stadio de la 38a oceana ekspedicio de Ĉinio, diris, ke la akirita specimeno de bazalto havas grandan gravecon en la esploro pri la origino de la Mariana Fosego kaj la evoluo de ĝia strukturo.

Ĉina sendito diris marde, ke nun packonserva agado de la UN alfrontas pli ampleksajn cirkonstancojn kaj taskojn, kaj ĉi-rilata rajtigo devas esti bonigita por certigi la praktikecon.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en la jarkunveno de dialogo de komandantoj de packonservaj misioj, okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN. Wu diris, ke protekto de civiluloj jam fariĝis unu el la packonservaj rajtigoj de la UN, kaj la amplekso kaj kondiĉoj de tiu agado devas esti difinitaj sub la premiso de respekto al la dominado de koncernataj landoj por realigi kompletigon kun agadoj de koncernataj landoj.

Wu diris, ke la UN devas akurate reĝustigi la rajtigon kaj skalon de la packonserva agado laŭ realoj de koncernataj landoj, striktigi kunordigon kun regionaj landoj, regionaj kaj subregionaj organizoj, disvolvaj institucioj de la UN, la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso, laŭcele doni helpojn al koncernataj landoj, subteni ilin en la konstruado de disvolva kapablo kaj puŝi ilin realigi memstaran disvolviĝon en frua dato.

La polico de la brita urbo Manĉestero marde publikigis la nomon de suspektato pri la eksplodigo ekster la Manĉestera Areno, dirante, ke nun iras la enketo pri la kazo.

Estro de la manĉestera polico Ian Hopkins diris en deklaro publikigita tiutage, ke la polico jam prenis 22-jaran Salman Abedi kiel suspektaton pri la eksplodigo, tamen ankoraŭ iras la enketo, tial neniu alia informo povas estis publikigita.

Hopkins diris, ke la ĉefa tasko de la polico estas konfirmi, ĉu Abedi efektivigis la eksplodigon unuope aŭ sub organizado de grupo.

Laŭ Hopkins, la polico arestis ankaŭ 23-jaran viron suspektatan pri rilato kun la kazo.

Lunde okazis eksplodo ekster la Manĉestera Areno en Britio. Ĝenerala sekretario de la UN kaj gvidantoj de Usono, Rusio, Francio kaj aliaj landoj respektive kondamnis la atakon kaj alvokis la internacian komunumon kune batali kontraŭ terorismo.

Ĝenerala sekretario de la UN António Guterres marde publikigis deklaron per sia proparolanto, forte kondamnante la atakon kaj esprimante simpation kaj subtenon al la popolo kaj registaro de Britio. Li esperis, ke la kriminto estos baldaŭ alportita al justeco. Guterres esprimis sinceran kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj deziris resaniĝon al la vunditoj.

Usona prezidento Trump marde telefonis al brita ĉefministro Theresa May, kondamnante la eksplodigon. La deklaro publikigita de la Blanka Domo diras, ke Trump emfazas, ke estas ne ŝanceliĝebla la volo de Usono pri la batalo kontraŭ terorismo, kaj Usono volas liveri helpon al Britio en enketo pri la kazo

Rusa prezidento Putin sendis kondolencan mesaĝon al la brita ĉefministro Theresa May. Li nomis la atakon senhomeca krimo. Li esperis, ke manipulantoj malantaŭ la okazaĵo estos alportitaj al justeco.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke Germanio agos kune kun Britio, kaj la atako fortigis firman volon de Germanio kaj Brito pri komuna reago al tia kruela konduto.

Tedros Adhanom, 52-jara eksa ministro pri sano kaj eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Etiopio, marde estis elektita kiel nova ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, prisana institucio de la UN.

Adhanom, elektita dum la okazanta 70-a Monda Asembleo pri Sano en Ĝenevo, sukcedos eksiĝontan Margaret Chan, kiu servas kiel ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano ekde la 1a de Januaro, 2007.

Adhanom servis kiel etiopa ministro pri eksterlandaj aferoj de 2012 ĝis 2016 kaj ministro pri sano de 2005 ĝis 2012. Li komencos sian kvin-jaran oficperiodon en la 1a de julio.

Usona prezidento Donald Trump marde vokis Israelon kaj arabajn landojn alianciĝi por kune bati terorismon en Mez-Oriento.

Trump faris la rimarkojn dum parolado lunde posttagmeze en la Israela Muzeo en Jerusalemo. Li reasertis, ke bati la Islaman Ŝtaton kaj aliajn terorismajn grupojn konformas al komunaj interesoj de ĉiuj landoj en Mez-Oriento.

Trump atingis Israelon lunde post vizito al Saud-Arabio, kaj poste li renkontiĝis kun israelaj prezidento Reuven Rivlin kaj ĉefministro Benjamin Netanyahu. Li diris, ke Saud-Arabio kaj aliaj arabaj landoj havas pozitivan sintenon al Israelo. Li urĝis Israelon disvolvi novajn rilatojn kun tiuj arabaj landoj. Netanyahu diris, ke Trump ludis grandan rolon por akceli disvolvadon de rilatoj inter Israelo kaj la araba mondo.

Trump diris marde en la urbo Bet-Leĥemo en Cisjordanio, ke li volas labori kun gvidantoj de Palestino kaj Israelo por realigi konstantan pacon inter la du landoj, kaj Usono helpos al Palestino disvolvi ekonomion.

Trump faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun palestina prezidento Mahmoud Abbas post intertraktado. Li diris, ke li kredas, ke Palestino kaj Israelo povas realigi pacon. Li aldonis, ke Abbas kaj israela ĉefministro Benjamin Netanyahu faris similajn promesojn.

Trump akcentis, ke paco inter Palestino kaj Israelo bezonas cirkonstancojn sen perforto kaj sen sponsorado al terorismaj aktivecoj, sed kun komuna opono kontraŭ perforto.

Abbas emfazis, ke li kunlaboros kun Trump, kreos ŝancojn por paco kaj subskribos historian pacinterkonsenton kun Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin