Ĉinio subtenas ĉiujn penojn por paco de Birmo

(GMT+08:00) 2017-05-24 19:51:14     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 23a de majo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio subtenas ĉiujn penojn, kiuj povos alvenigi ordon interne de Birmo kaj repaciĝon inter la etnoj, kaj esperas, ke ĉiuj partioj de Birmo nuligos malkonkordon per persista dialogado kaj konsiliĝado kaj pli frue haltigos batalon landskale.

Oni raportis, ke la 24an de majo la dua kunveno kadre de la Birma Panglonga Paca Konferenco de 21a Jarcento okazis en Nepjido, ĉefurbo de Birmo. Por tio Lu Kang diris: "Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj de Birmo nuligos malkonkordon per persista dialogado kaj konsiliĝado kaj pli frue haltigos batalon landskale."

Laŭinforme, Ĉinio sendis sian delegacion al la kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin