Ĉinio komprenas kaj subtenas Filipinojn rilate batalon kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2017-05-24 20:31:05     Redaktoro:Xiong

La 24an de majo, kiam Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris respondon al demando pri la koncerna situacio en la sudo de Filipinoj, li diris, ke Ĉinio komprenas kaj firme subtenas la filipinan registaron rilate batalon kontraŭ terorismo.

Oni raportis, ke la 23an de majo, en Malawi, la suda urbo de Filipinoj, okazis terorista atako, kaj inter la terorista organizo "Maute Group" kaj la filipina registara armeo aperis arda interbatalado. Filipina defendministro asertis, ke en la batalado tri registaraj policanoj mortis, kaj dek du vundiĝis. Por tio Lu Kang komentis: "Terorismo estas komuna malamiko de la homaro. Ĉinio komprenas kaj firme subtenas la filipinan registaron rilate batalon kontraŭ terorismo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin