Trump vokis Israelon kaj arabajn landojn kune bati terorismon

(GMT+08:00) 2017-05-24 15:30:36     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump marde vokis Israelon kaj arabajn landojn alianciĝi por kune bati terorismon en Mez-Oriento.

Trump faris la rimarkojn dum parolado lunde posttagmeze en la Israela Muzeo en Jerusalemo. Li reasertis, ke bati la Islaman Ŝtaton kaj aliajn terorismajn grupojn konformas al komunaj interesoj de ĉiuj landoj en Mez-Oriento.

Trump atingis Israelon lunde post vizito al Saud-Arabio, kaj poste li renkontiĝis kun israelaj prezidento Reuven Rivlin kaj ĉefministro Benjamin Netanyahu. Li diris, ke Saud-Arabio kaj aliaj arabaj landoj havas pozitivan sintenon al Israelo. Li urĝis Israelon disvolvi novajn rilatojn kun tiuj arabaj landoj. Netanyahu diris, ke Trump ludis grandan rolon por akceli disvolvadon de rilatoj inter Israelo kaj la araba mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin