Etiopa eksa ministro pri sano estis elektita kiel nova ĉefo de MOS

(GMT+08:00) 2017-05-24 15:33:08     Redaktoro:Yu

Tedros Adhanom, 52-jara eksa ministro pri sano kaj eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Etiopio, marde estis elektita kiel nova ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, prisana institucio de la UN.

Adhanom, elektita dum la okazanta 70-a Monda Asembleo pri Sano en Ĝenevo, sukcedos eksiĝontan Margaret Chan, kiu servas kiel ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano ekde la 1a de Januaro, 2007.

Adhanom servis kiel etiopa ministro pri eksterlandaj aferoj de 2012 ĝis 2016 kaj ministro pri sano de 2005 ĝis 2012. Li komencos sian kvin-jaran oficperiodon en la 1a de julio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin