Ĉina batisfero sukcese subakviĝis en plej profunda maro

(GMT+08:00) 2017-05-24 15:34:17     Redaktoro:Yu

La kunhoma batisfero Jiaolong sukcese finis la unuan subakviĝon de la 3a stadio de la 38a oceana ekspedicio de Ĉinio je 1 nimuto antaŭ la 16a horo posttagmeze laŭ loka tempo norde de la Mariana Fosego. La batisfero atingis la profundon de 4 811 metroj. La subakvistoj laboris 3 horojn kaj 11 minutojn por observo kaj mezuro dum la submara restado de proksimume 9 horoj. Ili akiris specimenojn kaj faris multajn altdifinajn videaĵojn.

Chen Xinhua, ĉefsciencisto de la 3a stadio de la 38a oceana ekspedicio de Ĉinio, diris, ke la akirita specimeno de bazalto havas grandan gravecon en la esploro pri la origino de la Mariana Fosego kaj la evoluo de ĝia strukturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin