Britio publikigis nomon de suspektato pri eksplodigo en Manĉestero

(GMT+08:00) 2017-05-24 15:14:10     Redaktoro:Pluveta

La polico de la brita urbo Manĉestero marde publikigis la nomon de suspektato pri la eksplodigo ekster la Manĉestera Areno, dirante, ke nun iras la enketo pri la kazo.

Estro de la manĉestera polico Ian Hopkins diris en deklaro publikigita tiutage, ke la polico jam prenis 22-jaran Salman Abedi kiel suspektaton pri la eksplodigo, tamen ankoraŭ iras la enketo, tial neniu alia informo povas estis publikigita.

Hopkins diris, ke la ĉefa tasko de la polico estas konfirmi, ĉu Abedi efektivigis la eksplodigon unuope aŭ sub organizado de grupo.

Laŭ Hopkins, la polico arestis ankaŭ 23-jaran viron suspektatan pri rilato kun la kazo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin