Internacia komunumo forte kondamnis bombatakon en Manĉestero

(GMT+08:00) 2017-05-24 15:15:18     Redaktoro:Pluveta

Lunde okazis eksplodo ekster la Manĉestera Areno en Britio. Ĝenerala sekretario de la UN kaj gvidantoj de Usono, Rusio, Francio kaj aliaj landoj respektive kondamnis la atakon kaj alvokis la internacian komunumon kune batali kontraŭ terorismo.

Ĝenerala sekretario de la UN António Guterres marde publikigis deklaron per sia proparolanto, forte kondamnante la atakon kaj esprimante simpation kaj subtenon al la popolo kaj registaro de Britio. Li esperis, ke la kriminto estos baldaŭ alportita al justeco. Guterres esprimis sinceran kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj deziris resaniĝon al la vunditoj.

Usona prezidento Trump marde telefonis al brita ĉefministro Theresa May, kondamnante la eksplodigon. La deklaro publikigita de la Blanka Domo diras, ke Trump emfazas, ke estas ne ŝanceliĝebla la volo de Usono pri la batalo kontraŭ terorismo, kaj Usono volas liveri helpon al Britio en enketo pri la kazo

Rusa prezidento Putin sendis kondolencan mesaĝon al la brita ĉefministro Theresa May. Li nomis la atakon senhomeca krimo. Li esperis, ke manipulantoj malantaŭ la okazaĵo estos alportitaj al justeco.

Germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke Germanio agos kune kun Britio, kaj la atako fortigis firman volon de Germanio kaj Brito pri komuna reago al tia kruela konduto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin