Fokusoj de la Semajno (Maj. 26)

(GMT+08:00) 2017-05-26 14:44:29     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencan mesaĝon al brita reĝino Elizabeth II pro la eksplodo en la brita urbo Manĉestero.

En la mesaĝo, Xi esprimis profundan aflikton pro la senkulpaj viktimoj kaj sincerajn kondolencojn al la vunditoj kaj la familioj de la mortintoj. Xi diris, ke la ĉina popolo staras firme kun la brita popolo en ĉi tiu malfacila tempo.

La brita polico konfirmis, ke almenaŭ 19 homoj estis mortigitaj kaj 59 aliaj vunditaj tiutage en terorista atako en popmuzika koncerto en la brita urbo Manĉestero.

La eksplodo okazis, kiam la viktimoj iris el la Manĉestera Areno kun 21 000 sidlokoj post de koncerto de la usona popmuzika stelo Ariana Grande. Iuj raportoj diris, ke la bombo estis eksplodigita de terorista suicidanto en la vestiblo de la areno, kiam homoj, plejparte adoleskantoj kaj infanoj, iris al la eliroj.

La Sekureca Konsilio de la UN unuanime adoptis rezolucion merkrede, alvokante, ke ĉiuj landoj efike batu terorisman propagandon sub la kondiĉo de observo de internacia leĝo.

La rezolucio diris, ke teroristoj kondukis distorditan propagandon per malĝusta klarigo de religio, serĉas pretekston por perforto kaj varbas subtenantojn kaj fremdlandajn terorismajn batalistojn per propagando. Ili kolektis monon kaj gajnis subtenon de simpatiantoj, utiligante informojn kaj teknikojn de la interreto kaj sociaj komunikiloj. La Sekureca Konsilio esprimis maltrankvilon pri tio.

La rezolucio aldonis, ke estas urĝe bezonata tutmonde efika bato kontraŭ terorismaj aktivecoj de la grupoj Islama Ŝtato kaj Al-Qaeda kaj rilataj personoj kaj organizoj, kiuj celas fari agitadon kaj varbi membrojn.

La rezolucio rimarkigis, ke bati terorisman propagandon devas esti ne nur refuti informojn senditajn de terorismaj grupoj, sed ankaŭ grandigi pozitivan disvastigon de fidindaj informoj kaj solvi problemojn de vundeblaj grupoj celataj de terorisma propagando.

Tedros Adhanom, 52-jara eksa ministro pri sano kaj eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Etiopio, marde estis elektita kiel nova ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, prisana institucio de la UN.

Tedros, elektita dum la okazanta 70-a Monda Asembleo pri Sano en Ĝenevo, sukcedos eksiĝontan Margaret Chan, kiu servas kiel ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano ekde la 1a de Januaro, 2007.

Tedros servis kiel etiopa ministro pri eksterlandaj aferoj de 2012 ĝis 2016 kaj ministro pri sano de 2005 ĝis 2012. Li komencos sian kvin-jaran oficperiodon en la 1a de julio.

Nove elektita ĉefo de la Monda Organizo pri Sano reasertis merkrede, ke la organizo persistos plu en la principo de unu Ĉinio kaj konvene traktos la demandon de Tajvano laŭ rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj la Monda Asembleo pri Sano.

Tedros faris la rimarkojn en renkontiĝo kun Li Bin, direktoro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado dum ĉeesto al la 70a Monda Asembleo pri Sano. Li diris, ke li kondukos la Mondan Organizon pri Sano al pli profunda kunlaboro kun la ĉina flanko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin