Merkrede en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun germana vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Sigmar Gabriel, kiu venis al Pekino por ĉeesti la unuan kunvenon de la Ĉina-Germana Dialogo de Interhomaj Interŝanĝoj.
Li diris, ke sana kaj stabila disvolvado de la ĉina-germanaj rilatoj havas pozitivan signifon al ambaŭ landoj, la Eŭropa Unio kaj la mondo. Li diris, ke laŭ invito de germana ĉefministro Angela Merkel, li oficiale vizitos Germanion kaj ĉeestos la jaran kunvenon de dulandaj ĉefministroj. Li atendas, ke la vizito fortigos politikan reciprokan konfidon, ekspluatos potencialon de reciprokprofita kunlaboro kaj kompaktigos interhomajn interŝanĝojn.
Li akcentis, ke Ĉinio volas klopodi kun Germanio surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado por respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, taŭge trakti diverĝojn, akceli profundan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj kaj praktika kunlaboro, ludi ekzemplan rolon kaj pli bone feliĉigi la du popolojn.
Gabriel diris, ke la kuranta jaro estas grava por disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Ofta kontakto inter altranguloj liveros gravan ŝancon por plifortigo de amika kunlaboro. Germanio arde atendas la viziton de la ĉina ĉefministro kaj volas labori kun Ĉinio por profundigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo kaj strebi por kontruado de multpolusa kaj liberkomerca mondo.