Novaĵoj (Majo 25)

(GMT+08:00) 2017-05-25 17:06:14     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro renkontiĝis kun germana vicĉefministro; UN honoris mortintajn packonservantojn per ceremonio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun germana vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Sigmar Gabriel, kiu venis al Pekino por ĉeesti la unuan kunvenon de la Ĉina-Germana Dialogo de Interhomaj Interŝanĝoj.

Li diris, ke sana kaj stabila disvolvado de la ĉina-germanaj rilatoj havas pozitivan signifon al ambaŭ landoj, la Eŭropa Unio kaj la mondo. Li diris, ke laŭ invito de germana ĉefministro Angela Merkel, li oficiale vizitos Germanion kaj ĉeestos la jaran kunvenon de dulandaj ĉefministroj. Li atendas, ke la vizito fortigos politikan reciprokan konfidon, ekspluatos potencialon de reciprokprofita kunlaboro kaj kompaktigos interhomajn interŝanĝojn.

Li akcentis, ke Ĉinio volas klopodi kun Germanio surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado por respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, taŭge trakti diverĝojn, akceli profundan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj kaj praktika kunlaboro, ludi ekzemplan rolon kaj pli bone feliĉigi la du popolojn.

Gabriel diris, ke la kuranta jaro estas grava por disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Ofta kontakto inter altranguloj liveros gravan ŝancon por plifortigo de amika kunlaboro. Germanio arde atendas la viziton de la ĉina ĉefministro kaj volas labori kun Ĉinio por profundigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo kaj strebi por konstruado de multpolusa kaj liberkomerca mondo.

Merkrede matene ĉe la angulo de la norda herbejo en la stabejo de la UN, packonservantoj kaj diplomatoj gvidataj de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres funebris silente pri mortintaj packonservantoj, kiuj perdis siajn vivojn dum servo sub la flago de la UN.

Guterres diris en florkron-meta ceremonio, "Hodiaŭ ni memoras ne nur nian personaron en uniformoj, sed ankaŭ civilajn packonservantojn, kiuj oferis siajn vivojn - internaciaj funkciuloj, naciaj laborantoj kaj volontuloj de la UN."

Blanka florkrono ornamita per blua rubando estis metita antaŭ glasa memoriga muro, sur kiu estas skribitaj vortoj "Memoru ĉi tie tiujn, kiuj oferis siajn vivojn por paco" en ses oficialaj lingvoj de la UN.

Statistikoj de la UN montras, ke 117 armeanoj, policanoj kaj civilaj blukaskuloj el 43 landoj mortis en servo en 2017. Por la mortintaj blukaskuloj, la Medalo Dag Hammarskjold estis aljuĝita postmorte al ili en alia ceremonio okazigita poste.

Inter la 117 mortintaj packonservantoj estas tri el Ĉinio - serĝento Shen Liangliang, kiu servis al la Misio de la UN en Malio, kaj kaporalo Li Lei kaj serĝento Yang Shupeng, kiuj ambaŭ servis al la Misio de la UN en Sud-Sudano

Ĉina ambasadoro al la UN Liu Jieyi diris, ke la tri ĉinaj packonservantoj oferis siajn junajn vivojn por la packonserva agado de la UN, kaj inspirite de ilia spirito, Ĉinio konstante kaj firme subtenos la aferon de monda paco.

Ĉina delegito diris, ke realigi pacon kaj stabilecon estas la komuna deziro de ĉiuj partioj de Sud-Sudano kaj politika kompromiso estas la sola elirejo de la sud-sudana problemo, kaj la ŝlosilo estas realigi repaciĝon.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en publika kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri Sud-Sudano. Li diris, ke la ĝenerala situacio restas tre severa en Sud-Sudano, kaj la lando alfrontas defiojn en politika sekureco, disvolvado de ekonomio kaj reago al malsatego, tial necesas kontinuaj klopodoj de ĉiuj partioj de la lando kaj la internacia komunumo.

Liu esprimis la esperon, ke ĉiuj partioj de Sud-Sudano komencos nacian dialogon, forĵetos la pensadon pri milita solvo, revenos al la vojo de politika kompromiso, grandigi la inkluzivecon de la dialogo kaj engaĝos diversajn rondojn en la dialogon, por elimini malkonsentojn, akceli reciprokan konfidon kaj realigi pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la lando.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke speciala reprezentanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) al la tripartia kontaktgrupo pri Ukrainio Martin Sajdik esprimis zorgon pri la kreskanta nombro de la civiluloj mortigitaj en la konflikta zono en orienta Ukrainio.

Sajdik diris post kunveno de la kontaktgrupo, ke la nombro de viktimoj en orienta Ukrainio kreskis de januaro ĝis majo 2017 je 120% kompare kun la responda periodo de la lasta jaro.

La diplomato diris ankaŭ, ke la kresko de la nombro de viktimoj estas la rezulto de la daŭra uzo de pezaj armiloj en kvin varmaj punktoj kaj la plilongigo de la senminiga procezo.

Sajdik emfazis, ke 85% de la malobservoj okazis en kelkaj zonoj. Li urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto respekti homan vivon kaj siajn obligaciojn sub internacia juro kaj protekti la civilan loĝantaron de ambaŭ flankoj de la kontaktlinio.

Merkrede la libia speciala trupo konfirmis, ke marde vespere la trupo arestis Hashim Abedi, fraton de Salman Abedi suspektata pri manĉestera terorisma atako.

Oficiro de la speciala trupo diris, ke ili trovis en la enketo kontraŭ Hashim, ke la gefratoj tenis kontakton kun la ekstremisma grupo la Islama Ŝtato. Hashim konfesis, ke li ricevis el Salman monon uzatan por efektivigo de terorisma atako en Tripolo.

Nove elektita ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus reasertis merkrede, ke la organizo persistos plu en la principo de unu Ĉinio kaj konvene traktos la demandon de Tajvano per rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj la Monda Asembleo pri Sano.

Tedros faris la rimarkojn en renkontiĝo kun Li Bin, direktoro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado dum ĉeesto al la 70a Monda Asembleo pri Sano. Li diris, ke li kondukos la Mondan Organizon pri Sano al pli profunda kunlaboro kun la ĉina flanko. Li Bin diris, ke la ĉina flanko volas daŭrigi kunlaboron kun la organizo en ĉiuj kampoj.

Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, diris, ke la ĵaŭda pintkunveno de la organizo fokusiĝos al la batalo kontraŭ terorismo kaj divido de respondeco inter la membroj.

Stoltenberg faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke ĉi-foja pintkunveno estas mallonga, sed grava, ĉar ĝi montros la unuecon de la 28 membroj.

Stoltenberg kondamnis la lastatempan teroristan atakon en la brita urbo Manĉestero, dirante, ke ĉiuj membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo oponas ĉian terorismon. Li aldonis, ke la batalo kontraŭ terorismo estas kompleksa defio kaj bezonas kunordigitan reagon de la departementoj de leĝplenumo, sekretservo, justico kaj milito. En la pintkunveno la gvidantoj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo diskutos kiel fortigi la rolon de la organizo en la batalo kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin