Amikeco inter du esperantistoj

(GMT+08:00) 2017-05-26 16:10:05     Redaktoro:Shanshan

Spado kaj Kane

Saluton, karaj aŭskultantoj! Jen mi prezentas al vi intervjuon kun Spado kaj Kane, farita en 2008. Bonvole aprecu! 

(sono 1 Spado)

"Saluton, karaj amikoj! Mi estas Qi Jian, Esperanta nomo estas Spado."

Karaj amikoj, ĉi tie parolas ĉina esperantisto Qi Jian, esperanta nomo Spado. Li estas unu el la plej aktivaj esperantistoj en ĉina Esperanto-movado. Kiam li parolas Esperante aŭ parolas pri Esperanto aŭ faras ion per aŭ por Esperanto, li ĉiam estas energioplena. Li ĉiam diris, ke li naskiĝis por Esperanto. Do oni nomas lin "varmsanga esperantisto".

(sono2 Spado)

Hodiaŭ Spado rakontos al ni pri sia profunda amikeco kun Kane, kiu nun laboras en nia Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia. Ilia unuafoja renkontiĝo originas de iu verda stelo.

(sono 3 Spado)

(sono 4 Kane)

"Estis vespere antaŭ 25 jaroj… …"

Ĉi-tie parolas Kane, kiu ĝis nun ankoraŭ memoras la tagon, la 14-a de oktobro de la jaro 1984.

"Kiam mi bicikle promenis en nia urbo Shashi, mi vidis junulon kun verda insigno ĉe la brusto. Verŝajne li estas esperantisto kaj tio iom surprizis min. Do, mi tuj demandis lin, ĉu vi estas esperantisto? Li jesis. Tiam mi memlernis Esperanton jam en pli ol unu jaro, tamen mi neniam renkontis iun ajn esperantiston nek partoprenis aranĝon de esperantistoj, ĉar mi lernis la lingvon tute izole kaj komence mi eĉ ne sciis, ke en nia urbo estas aliaj memlernantoj de la lingvo."

(sono 5 Spado)

-------" 'Ĉu vi estas Esperantisto?'

-------" 'Certe!' Mi respondas!

Kaj poste, Kane demandis,

(sono 6 Kane )

--------" Kial vi staras ĉi-tie?"

(sono 7 Spado)

(Sono8 Kane)

"Jes, vere Spado estas la unua Esperantisto, kiun mi konis en mia vivo.)

(Sono9 Spado)

(Sono10 Kane)

"Estas tre interesa, ke kiam mi ĉeestis al la fundo, mi konis mian nunan edzinon. Do, tio estas la mirindeco de Esperanto kaj sen Esperanto, mia vivo certe estus tute alia."

Spado diris, ke por Kane li unuafoje faris ŝteladon.

(sono 11 Spado )

(sono 12 Kane)

"Post kiam mi ekkonis s-ron Spadon, mia vivo enhavoriĉas. Post kiam mi konis Spadon, dum mia lernado de Esperanto, mi neniam aĉetis librojn dank al lia donacado. Fakte post kelkaj jaroj, mi jam scias, ke li iam ŝtelis librojn por mi. Mi estis ege kortuŝita kaj multege dankas lin."

Karaj amikoj, fakte ni jam scias, ke ilia unuafoja renkontiĝo estis apud la strato okaze de la fondiĝo de Shashi-a Esperanto Asocio, tamen la duafoja renkontiĝo de ili ja estis post 20 jaroj. Mi ege miras, kial du homoj, kiuj renkontis unu la alian unufoje surstrate kaj poste fariĝis dumvivaj amikoj? Parolante pri tio, Spado estis tiel ekscite kaj diris al mi ĉine,

(sono 13 Spado)

Kvankam ili ne vizaĝ-vizaĝe intervidiĝis dum la 20 jaroj, tamen ili korespondis letere. Laŭ lia opinio, ili estas samaĝuloj, lernis Esperanton per tute sama rimedo kaj per sama lernolibro kaj aliaj. Pro tiu similecoj, ili havas multajn temojn por interbabili. Do, eĉ en tiu tage, kiam ili ekkonis, ili ĝoje babilis multe surstrate. Eble la plej grava kialo estas, ke tiam ambaŭ ili estis freŝaj esperantistoj, do ili surpriziĝis pri la hazarda renkontiĝo kaj ege valoris. Kaj al Spado, Kane volas diri ion.

(sono 14 Kane)

"Sendube mi ŝuldas dankojn al Spado, ĉar dum la pasintaj pli ol 20 jaroj li donis al mi tre multajn helpojn kaj inspiris min en la lernado de Esperanto. Kelkaj gravaj paŝoj en mia vivo estas ligitaj kun li. Ekzemple, en la hazarda renkontiĝo kun li mi konis mian edzinon, kaj antaŭ kelkaj jaroj li revenigis min al la movado, kaj pro tio mi aktivis en la reta forumo de ĉinaj esperantistoj, kaj poste pro lia rekomendo mi eklaboras en Ĉina Radio Internacia. Okaze de tiu ĉi intervjuo mi volas esprimi al li dankon kaj bondeziron."

Vere, mi povas senti la sincerecon de la du amikoj. Dum la intervjuado, mi ŝerce demandis al Spado, ke antaŭe neniu scias, ke li iam ŝtelis librojn. Tamen nun per la intervjuo, eble la tuta mondo scias. Spado ridetis kaj diris, ke li tute konsentas pri iu antikva ĉina diro: "ŝteli librojn ne estas ŝtelado." Ĉar tiu, kiu ŝtelas librojn, certe emas legi kaj lerni, se oni ŝtelas eble pro iu ajn kialo. Li tute ne hontas pri la tiama ŝtelado, ĉar lia agado farigis lertan esperantiston kaj bonan laboranton por la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia. Se la Yunnan-a Esperanto-Asocio, kie li ŝtelis librojn, scias pri tio, Spado kredas, ke ili pardonos lin.

Ju pli mi spertas Esperanton, des pli rakontojn mi konas. Same kiel diro de Spado, ĉiuj esperantistoj havas mirindajn rakontojn. Esperanto enhavoriĉigas ilian vivon dume ili plibeligas la karan lingvon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin