Sesdek-jariĝo de la Ĉina Akademio pri Agronomio

(GMT+08:00) 2017-05-26 19:07:11     Redaktoro:Xiong

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, la 26an de majo sendis gratulan mesaĝon al la Ĉina Akademio pri Agronomio (ĈAA) por ĝia sesdek-jariĝo, adresante sinceran saluton al la tutlandaj sciencistoj kaj teknikistoj pri agrikulturo.

En sia mesaĝo Xi Jinping diras, ke dum la sesdek jaroj la Ĉina Akademio pri Agronomio, fikse memorante sian mision, ne timante preni sur sin pezan taskon solvi gravajn sciencteknikajn demandojn en la agrikultura disvolvado de Ĉinio, akiris al si aron da ŝlosilaj originalaj atingoj, kiuj sin trovas eĉ en la vicoj de la internacia supereco, kaj kulturis grandan amason da agrikulturaj sciencistoj kaj teknikistoj; kaj sekve ĝi faris gravan kontribuon por la ĉina agrikultura disvolvado.

Ankaŭ Li Keqiang, ĉina ĉefministro, faris gratulon al la Ĉina Akademio pri Agronomio pro ĝia sesdeka datreveno

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin