Barata batalaviadilo malaperis ĉe la limo inter Ĉinio kaj Barato

(GMT+08:00) 2017-05-26 20:01:08     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 26a de majo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke lastatempe unu barata aerarmea batalaviadilo malaperis en la orienta regiono ĉe la limo inter Ĉinio kaj Barato, sed Ĉinio ne ricevis de Barato peton de serĉado pri la aviadilo.

Oni raportis, ke unu barata aerarmea batalaviadilo Sukhoi Su-30 antaŭ nelonge malaperis en la orienta regiono ĉe la limo inter Ĉinio kaj Barato, kaj du pilotoj en ĝi ankaŭ malaperis. Al tio Lu Kang respondis:

"Ĝis nun Ĉinio ne havas pli detalan informon pri la afero, nek ricevis de Barato peton de serĉado pri la aviadilo. Se Barato bezonos, Ĉinio volontos je humanismo liveri laŭeblan helpon al Barato en serĉado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin