Mortis 23 homoj en egipta aŭtobuso atakita

(GMT+08:00) 2017-05-26 20:27:52     Redaktoro:Xiong

La 26an de majo unu egipta aŭtobuso estis atakita de neidentigitaj armitaj personoj per pafiloj en la provinco El Minya, Egiptio. En tio almenaŭ 23 homoj mortis kaj 25 vundiĝis.

Unu oficialulo pri sekureco de la provinco El Minya alparolis raportiston de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, ke tiam, kiam la evento okazis, tiu ĉi aŭtobuso plena je koptaj kristanoj estis veturanta al preĝejo por religia aktiveco. Armitaj personoj baris la vojon al la aŭtobuso kaj trapafis ĝin. Multaj vunditoj jam estis transigitaj al hospitalo, kaj eble aperos novaj mortintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin