Ĉefo de la UN ĵaŭde postulis pli bonan protekton de civiluloj kaj ankaŭ sanigaj instalaĵoj kaj medicina kaj humanitara personaro en konfliktoj.
Dum parolado en publika debato de la Sekureca Konsilio, ĝenerala sekretario Antonio Guterres diris, ke sekurigo de sanigaj instalaĵoj kaj medicina kaj humanitara personaro estas en la centro de kunveno de la 15-membra konsilio.
Guterres ankaŭ urĝis ĉiujn landojn malhelpi devigitan delokadon kaj trovi daŭrajn solvojn por rifuĝintoj.
Li diris, ke dum sia 10-jara oficperiodo kiel alta komisaro pri rifuĝintoj, li vidis la tragikajn rezultojn de ilia malsukceso en protekto de civiluloj kaptitaj en konflikto, en tendaroj de rifuĝintoj kaj setlejoj, kiujn li vizitis en la tuta mondo. Li rimarkigis, ke malgraŭ iliaj klopodoj, civiluloj ĉiam elportas la ĉefparton de konflikto tra la mondo.