Ĉina reprezentanto alvokis protekti civilulojn

(GMT+08:00) 2017-05-26 13:47:40     Redaktoro:祃璟琳

Ĵaŭde ĉina konstanta reprezentanto en la UN Liu Jieyi alvokis fortigi preventon kaj solvon de konfliktoj por malebligi minacon al civiluloj, medicina personaro kaj sanigaj instalaĵoj.

Tiutage la Sekureca Konsilio de la UN okazigis publikan kunvenon pri protekto de civiluloj, medicina personaro kaj sanigaj instalaĵoj en armitaj konfliktoj. Liu diris en la kunveno, ke Ĉinio subtenas la internacian komunumon preni fortajn rimedojn por garantii sekurecon de civiluloj, medicina personaro kaj sanigaj instalaĵoj.

Liu diris, ke ĉiuj landoj devas havi konscion pri la homara komunumo de la komuna fortuno, rekomendi la tutmondan koncepton de komuna kunsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna partopreno por krei pacan kaj stabilan internacian medion. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres aktive antaŭenigas preventon de konfliktoj kaj daŭripovan pacon, kio estas grava klopodo por atingo de la menciitaj celoj. La internacia komunumo devas ĉiuflanke efektivigi la tagordon de 2030 pri daŭripova disvolviĝo, elradikigi problemon de konfliktoj, disvastigi pacan kulturon kaj akceli nacian repacigon. Kiel la kerno de la mekanismo de kolektiva sekureco, la Sekureca Konsilio devas efektive plenumi siajn gravajn devojn pri protekto de internaciaj paco kaj sekureco, antaŭenigi repacigon kaj intertraktadon, plu antaŭenpuŝi politikan kompromison de regionaj demandoj kaj protekti civilulojn kontraŭ konfliktoj.

Liu diris, ke protekti civilulojn estas neevitebla respondeco de koncernataj landoj kaj konfliktantaj partioj. Li diris, ke packonserva agado de la UN estas rajtigita por protekto de civiluloj. Li akcentis, ke la packonserva agado estas grava rimedo por pli forte protekti civilulojn, sed ne por plenumi la devon kaj respondecon pri protekto de civiluloj anstataŭ koncernataj landoj kaj konfliktantaj partioj, kaj ĝi devas esti efektivigita st

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin