Novaĵoj (Majo 26)

(GMT+08:00) 2017-05-26 16:31:47     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Rusio promesis profundigi duflankan kunlaboron; Ĉina reprezentanto alvokis pli efike protekti civilulojn en konfliktoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Rusio kaj Ĉinio ĵaŭde konsentis profundigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj fortigi komunajn klopodojn en pritrakto de koncernaj problemoj pri la internacia tagordo.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris en la Kremlo dum renkontiĝo kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiu estis por oficiala vizito al Rusio, ke en la situacio de plibonigo de la rusa ekonomio, Rusio kaj Ĉinio devas disvolvi plu pragmatan kunlaboron per antaŭenigo de reciproka komunikado kaj konsiliĝo inter ministerioj. Li aldonis, ke la du landoj devas ankaŭ labori strikte unu kun la alia en multflankaj kadroj, inkluzive de la BRICS-landoj, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la Grupo 20, por solvi dornajn demandojn kaj subteni tutmondan strategian stabilecon.

Krome, Putin varme gratulis Ĉinion por la sukcesa okazigo de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro en tiu ĉi monato kaj esprimis bonvenon al ĉina prezidanto Xi Jinping por la venonta vizito al Rusio.

Wang atentigis, ke Ĉinio kaj Rusio konsentas unu kun la alia pri disvolvaj strategioj, kaj la duflanka kunlaboro prezentas vastan perspektivon. Li resposdis la alvokon de Putin, dirante, ke la du landoj devas plu profundigi kunlaboron en kampoj de komerco kaj investo kaj esplori novajn fontojn de ekonomia kresko.

Ĵaŭde ĉina konstanta reprezentanto en la UN Liu Jieyi alvokis fortigi preventon kaj solvon de konfliktoj por malebligi minacon al civiluloj, medicina personaro kaj sanigaj instalaĵoj.

Tiutage la Sekureca Konsilio de la UN okazigis publikan kunvenon pri protekto de civiluloj, medicina personaro kaj sanigaj instalaĵoj en armitaj konfliktoj. Liu diris en la kunveno, ke Ĉinio subtenas la internacian komunumon preni fortajn rimedojn por garantii sekurecon de civiluloj, medicina personaro kaj sanigaj instalaĵoj.

Liu diris, ke ĉiuj landoj devas havi konscion pri la homara komunumo de la komuna fortuno, rekomendi la tutmondan koncepton de komuna kunsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna partopreno por krei pacan kaj stabilan internacian medion. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres aktive antaŭenigas preventon de konfliktoj kaj daŭripovan pacon, kio estas grava klopodo por atingo de la menciitaj celoj. La internacia komunumo devas ĉiuflanke efektivigi la tagordon de 2030 pri daŭripova disvolviĝo, elradikigi problemon de konfliktoj, disvastigi pacan kulturon kaj akceli nacian repacigon. Kiel la kerno de la mekanismo de kolektiva sekureco, la Sekureca Konsilio devas efektive plenumi siajn gravajn devojn pri protekto de internaciaj paco kaj sekureco, antaŭenigi repacigon kaj intertraktadon, plu antaŭenpuŝi politikan kompromison de regionaj demandoj kaj protekti civilulojn kontraŭ konfliktoj.

Liu diris, ke protekti civilulojn estas neevitebla respondeco de koncernataj landoj kaj konfliktantaj partioj. Li diris, ke packonserva agado de la UN estas rajtigita por protekto de civiluloj. Li akcentis, ke la packonserva agado estas grava rimedo por pli forte protekti civilulojn, sed ne por plenumi la devon kaj respondecon pri protekto de civiluloj anstataŭ koncernataj landoj kaj konfliktantaj partioj, kaj ĝi devas esti efektivigita strikte laŭ la rajtigo de la Sekureca Konsilio.

Ĉefo de la UN ĵaŭde postulis pli bonan protekton de civiluloj kaj ankaŭ sanigaj instalaĵoj kaj medicina kaj humanitara personaro en konfliktoj.

Dum parolado en publika debato de la Sekureca Konsilio, ĝenerala sekretario Antonio Guterres diris, ke sekurigo de sanigaj instalaĵoj kaj medicina kaj humanitara personaro estas en la centro de kunveno de la 15-membra konsilio.

Guterres ankaŭ urĝis ĉiujn landojn malhelpi devigitan delokadon kaj trovi daŭrajn solvojn por rifuĝintoj.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk diris ĵaŭde, ke inter la Eŭropa Unio kaj Usono restas malkonsentoj en demandoj pri klimato, komerco kaj Rusio.

Tiutage Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kune renkontiĝis kun vizitanta usona prezidento Donald Trump. Li diris al raportistoj poste, ke la du flankoj diskutis rilate la temojn pri ekstera politiko, sekureco, klimato kaj komerco kaj venis en akordon pri multaj temoj, tamen iuj demandoj, ekzemple pri klimato kaj komerco, restas nesolvitaj. Li aldonis, ke ili ne povas esti centprocente certaj, ke ili havas similan opinion pri Rusio, kvankam ili staras en la sama flanko pri la demando de Ukrainio.

Tusk diris, ke li diris al Trump dum la renkontiĝo, ke la EU kaj Usono devas firmigi la tutan liberan mondon laŭ valoroj, sed ne nur laŭ interesoj.

La Federacia Sekureca Servo de Rusio diris ĵaŭde, ke ĝi detenis kvar suspektatajn membrojn de terorisma grupo, kiu planis ataki la trafikan infrastrukturon de Moskvo.

La Federacia Sekureca Servo diris en deklaro, ke tiuj kvar homoj havas la rusan kaj centr-azian pasportojn, kaj ili ricevis instrukciojn el la terorisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

Post efekvitigo de sabotado kaj teroristaj atakoj, la suspektatoj planis iri al Sirio por partopreni en la milito.

Post serĉado, la Federacia Sekureca Servo malkovris laboratorion por la produktado de eksplodaĵoj, kaj kaptis improvizitan eksplodigan instalaĵon kaj ankaŭ aŭtomatajn pafilojn, municion, grenadojn, literaturajn verkojn kaj videaĵojn de ekstremistoj kaj teroristoj.

Direktoro de Federacia Sekureca Servo Alexander Bortnikov diris en la lasta monato, ke la Islama Ŝtato eble komplotos pri terorismaj atakoj en Rusio.

Ĉefo de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) diris ĵaŭde, ke la organizo fariĝos plenrajta membro de la tutmonda koalicio kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo Jens Stoltenberg faris la anoncon en gazetara konferenco post la ĵaŭda pintkunveno de la organizo. Li diris, ke la gvidantoj konsentis, ke la organizo fariĝos plenrajta membro de la tutmonda koalicio, en kiu ĉiuj 28 aliancanoj jam partoprenas.

Li diris al raportisto, ke la membriĝo al la koalicio ne signifas, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo partoprenos en batalo; la decido farita de gvidantoj de 28 aliancitaj landoj de la organizo celas sendi fortan signalon por bati tutmondan terorismon.

Ĵaŭde la usona Ministerio de Defendo diris, ke aeratako de la usona armeo eksplodigis bombon lokitan de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en la iraka urbo Mosulo en marto de la kuranta jaro, kaj la dua eksplodo mortigis almenaŭ 105 civilulojn.

Matthew Eisler, brigadgeneralo de usona aerarmeo, diris tiutage en gazetara konferenco, ke la usona armeo kaj la iraka trupo ne sciis pri la ekzisto de civiluloj en la konstruaĵo antaŭ la bombado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin