Xi Jinping adresis kondolencan mesaĝon al Sisi

(GMT+08:00) 2017-05-27 13:24:51     Redaktoro:Xiong

La 27an de majo la ĉina prezidanto Xi Jinping adresis kondolencan mesaĝon al la egipta prezidento Abdel Fattah al Sisi, esprimante doloran funebron pri la senkulpaj viktimoj, kiuj pereis en la grave terura atako okazinta la 26an de majo en la provinco El Minya, Egiptio, kaj sinceran simpation al la prezidento Sisi, la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj.

En sia mesaĝo Xi Jinping rimarkigis, ke Ĉinio firme kontraŭstaras al terorismo de ĉiaj formoj, kaj al tiu kruela teruraĵo donas fortan kondamnon, kaj ke Ĉinio ne ŝanceliĝas ĉe subtenado al la penoj de Egiptio defendi la ŝtatan sekurecon kaj batali kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin