En srilankaj montotorentoj kaj terglitoj mortis 91 homoj

(GMT+08:00) 2017-05-27 14:13:19     Redaktoro:Xiong

La 26an de majo la srilanka administrejo kontraŭ katastrofo diris, ke la eksplodaj pluvoj en meza kaj suda Srilanko rezultigis montotorentojn kaj terglitojn, en kiuj mortis 91 homoj, kaj cetere, 100 malaperis. Oni taksis, ke ĉ. 520 mil homoj restas en suferoj.

Lastatempe konstantaj fortaj ventoj kaj pluvoj atakis la mezan kaj sudan partojn de Srilanko, kaj tiuj elementoj estigis montotorentojn kaj terglitojn.

Influite de montotorentoj kaj terglitoj, la ŝoseoj kaj fervojoj en la sudo de Srilanko jam ĉesis funkcii.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin