En sia komunikila deklaro la Sekureca Konsilio per plej severaj vortoj kondamnis tiun ĉi teruraĵon kaj ree asertis, ke ĉiaforma terorismo ja estas unu el la plej gravaj minacoj al la internaciaj paco kaj sekureco.
Kaj Guterres, tiutage per sia proparolisto, diris, ke kia ajn motivo estis en la evento, oni neniel povos liberigi la krimon el la terura perfortaĵo. Li esprimis profundan kondolencon kaj simpation al la familioj de la viktimoj kaj al la egiptaj registaro kaj popolo, deziris pli fruan resaniĝon de la vunditoj, kaj esperis, ke oni submetos la fabrikintojn de la atako sub leĝon.