Pintkonferenco de G7 publikigis deklaracion kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2017-05-27 15:37:27     Redaktoro:Xiong

La 26an de majo la gvidantoj, ĉeestantaj la pintkonferencon de G7 en la urbeto Taormina, Italio, publikigis komunan deklaracion. Ili permesis doni seriozan baton kontraŭ terorismo.

La deklaracio diras, ke batali kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo estas "graveco el gravecoj"; la 7 landoj energie faros preventon, enketon kaj akuzon pri teroristoj kaj ties porpledantoj; kaj la fortgradon de batalo kontraŭ terorismaj agoj oni levos al nova nivelo.

La 26an de majo malfermiĝis la dutaga pintkonferenco de G7 en la itala urbeto Taomina. Gvidantoj el Usono, Germanio, Britio, Francio, Italio, Kanado kaj Japanio ĉiuj partoprenis en la konferenco, kaj la temo pri sekureco kaj batalo kontraŭ terorismo estas la plej grava en tiu ĉi konferenco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin