Wang Yi parolas pri la situacio de la Korea duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-05-27 17:29:27     Redaktoro:Xiong

La 26an de majo, en Moskvo, la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, Wang Yi, renkontiĝis kun la rusa ministro pri eksteraj aferoj, Sergei Lavrov, poste ili kune intervidiĝis kun raportistoj, dume Wang Yi faris eksplikon pri la vidpunkto de Ĉinio rilate la situacion de la Korea duoninsulo.

Wang Yi diris, ke, rilate la problemon de la Korea duoninsulo, Ĉinio pledas por, surbaze de serioza plenumo de la rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN, solvi la problemon per pacaj rimedoj, ekzemple per dialogo kaj intertraktado; tiu direkto proponita de Ĉinio konformas al la celoj de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, al la jam sukcesintaj spertoj de la internacia komunumo en la traktado pri tiklaj aferoj, kaj al la komunaj interesoj de tiu ĉi regiono, inkluzive de Norda Koreio kaj Suda Koreio. Wang Yi emfazis, ke militaj rimedoj ne povos solvi la problemon, sed male vekos pli grandan demandon, kiu kaŭzus pli gravan sekvon; ĉu en estinteco, ĉu en estonteco, milita rimedo ne devas esti elekto de iu ajn lando; por tio Ĉinio kaj Rusio jam venis en koncepton, kiun ili altgrade rekonis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin