Wang Yi parolas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio

(GMT+08:00) 2017-05-27 17:54:02     Redaktoro:Xiong

La 26an de majo, en Moskvo, la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, Wang Yi, renkontiĝis kun sia rusa kolego, Sergei Lavrov, poste ili kune intervidiĝis kun raportistoj, kaj tiam Wang Yi konigis la vidpunkton de Ĉinio pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.

Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Rusio plej ofte havas preskaŭe saman vidpunkton aŭ similan konon pri la mondo – oni povas tiel diri, ke ili posedas altgrade unuecan tuŝpunkton ĉe interesoj; ni multe ŝatas tiun ĉi plenampleksan strategian partnerecon kun Rusio, maturan kaj stabilan; kiel ajn ŝanĝiĝos la internacia situacio, la kunlaboro de Ĉinio kaj Rusio estos nur plifortigita, sed ne reduktita, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio marŝos nur antaŭen, sed ne retroiros.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin