Gazetara konferenco pri oficiala vizito de Li Keqiang al Germanio kaj Belgio

(GMT+08:00) 2017-05-28 16:42:32     Redaktoro:Shanshan

Sabate ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon pri oficiala vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Germanio, okazigo de jara renkontiĝo kun germana samrangulo, okazigo de la 19a renkontiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio en Bruselo, kaj oficiala vizito al Belgio. Wang Chao, vicministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Li Chenggang, asistanto de ministro pri komerco konigis koncernajn informojn kaj respondis demandojn de en kaj eksterlandaj raportistoj.

Wang diris, ke laŭ invito de germana ĉefministro Angela Merkel kaj belga ĉefministro Charles Michel, kaj post interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Eŭropa Unio, de la 31a de majo ĝis la 2a de junio ĉina ĉefministro Li Keqiang oficiale vizitos Germanion kaj Belgion, okazigos jaran renkontiĝon kun germana ĉefministro kaj la 19an renkontiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio en Bruselo. Wang diris, ke la vizito de Li estas grava parto de ĉi-jara altnivela kontakto kun Eŭropa Unio, kaj havas gravan signifon por pluapaŝe firmigi kaj progresigi duflankan strategian interfidon kaj pragmatan kun laboron, kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la rilatoj kun Germanio, Belgio kaj institucioj de Eŭropa Unio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin